[ESPERANTO] Diskuto pri Esperantaj tekstoj

Deutsch, Español, Français, Nederlands, Polski, Português, 日本語 ...
Post Reply
pwierzbowski
Posts: 18
Joined: May 16th, 2019, 3:11 am
Location: Białystok, Poland
Contact:

Post by pwierzbowski »

Saluton!

Mi ŝatus scii ĉu estas ĉi tie aliaj homoj – se jes, kiom – kiuj interesiĝas pri laŭtlegado de tekstoj en Esperanto. La fadeno povus helpi kunorganizi nian laboron. Kundividu viajn teksto-fontojn, kiuj estas uzeblaj en Librivox. Principe, por ke la teksto estu akceptita ĉi tie, ĝi devas esti eldonita antaŭ almenaŭ 95 jaroj (en 2020 – maksimume la lastan tagon de la jaro 1924), kaj se estis eldonita ekster Usono – ankaŭ respekti la leĝosistemon de la lando (ekz por la landoj de Eŭropa Unio – la baza regulo estas, ke la aŭtoro estu mortinta antaŭ almenaŭ 70 jaroj).

Jen kelkaj bonaj fontoj de Esperanto-tekstoj:
Ĉu vi konas aliajn?
— Amike, Pŝemek.
vviera
Posts: 3313
Joined: August 31st, 2021, 11:58 am
Location: Las Cruces, New Mexico, USA
Contact:

Post by vviera »

La catologo mencionas unu esperanta libro "in progress."

Cxu vi scias kiu gx estas? Kaj kie?

Amike,
Verla
Cheers, VERLA

There's no rehab for LibriVox addicts. (Aren't you glad?)
Aphlaston
Posts: 6
Joined: January 21st, 2022, 2:49 pm
Location: Kraków

Post by Aphlaston »

Cxu oni povas jam komenci la projekton kaj publiki gxin en la jaro kiam gxi igxos la publika havajxo?

Ekster la listo de Project Gutenberg mi proponas Vladimir Varankin kiu mortis en 1938a jaro. Lia romano "Metropoliteno" estis eldonita en Sovetunio parte en 1932a kaj plene en la 1933a jaro (do oni devas atendi 4/5 jaroj por la akcepto).

Sur la listo mi ne trovas kelkajn gravajn nomojn de esperantlingvaj verkistoj kiel Eugene Lanti kaj Henri Valienne kaj librojn de Luykens (Pro Isxtar).
vviera
Posts: 3313
Joined: August 31st, 2021, 11:58 am
Location: Las Cruces, New Mexico, USA
Contact:

Post by vviera »

Aphlaston wrote: January 22nd, 2022, 6:15 am Cxu oni povas jam komenci la projekton kaj publiki gxin en la jaro kiam gxi igxos la publika havajxo?

Ekster la listo de Project Gutenberg mi proponas Vladimir Varankin kiu mortis en 1938a jaro. Lia romano "Metropoliteno" estis eldonita en Sovetunio parte en 1932a kaj plene en la 1933a jaro (do oni devas atendi 4/5 jaroj por la akcepto).

Sur la listo mi ne trovas kelkajn gravajn nomojn de esperantlingvaj verkistoj kiel Eugene Lanti kaj Henri Valienne kaj librojn de Luykens (Pro Isxtar).
Saluton kaj benvenon!

Ĉu vi vidis la artikolon en la bulteno? Mi verkis ĝin (kun helpo de Hoss)!

Kie loĝas vi? La Librivoksaj serviloj estas en Usono, kaj ni devas uzi la leĝojn de ĉi tia lando. Do, ni ne povas krei projektan paĝon ĝis la laŭleĝa jaro. Nun (2022) estas antaŭ 1926. (antaŭ 95 jaroj).

En aliaj landoj, estas aliaj leĝoj. Jen la ekspliko en la vikiapaĝo (Usono).
https://wiki.librivox.org/index.php/Copyright_and_Public_Domain

Published works that fall into one of the following categories may be included in the Librivox catalog:
 Works published 96 years ago or earlier (the copyright has expired in the U.S. on these works),
 Works authored by the U.S. Government (these works are not eligible for U.S. copyright protection),
 Works which Project Gutenberg has determined are in the public domain (the Project Gutenberg website does include some works which are not public domain in the US, so be sure to check the copyright status in the “Bibliographic Record” section for the work you are interested in)

Sed se vi loĝas ekster Usono, vi devas kontroli viajn leĝojn. Eksemple, Unuiĝinta Reĝlando estas 70 jaroj post la morto de la verkisto.

Min ĝojigas via intereso!

Amike,
Verla
Cheers, VERLA

There's no rehab for LibriVox addicts. (Aren't you glad?)
Aphlaston
Posts: 6
Joined: January 21st, 2022, 2:49 pm
Location: Kraków

Post by Aphlaston »

Dankon por via respondo! Mi logxas en Pollando kie la verko igxas publika 70 jaroj post la morto de auxtoro. Same estas en Nederlando kie Varankin (jam morta ekde 84 jaroj) publikis sian romanon "Metropoliteno" en 1933a jaro. Tiu romano estas do jam publika havajxo (kaj krome estas vere admirinda verko). Cxu oni malgraux tio devas atendi sep jaroj ke Librivox povu akcepti la tekston?
Bondezirojn!

Aphlaston
vviera
Posts: 3313
Joined: August 31st, 2021, 11:58 am
Location: Las Cruces, New Mexico, USA
Contact:

Post by vviera »

Aphlaston wrote: January 23rd, 2022, 6:25 am Tiu romano estas do jam publika havajxo (kaj krome estas vere admirinda verko). Cxu oni malgraux tio devas atendi sep jaroj ke Librivox povu akcepti la tekston?
Bonan matenon, Aphlaston!

Jes, precize. Ĉar la Librivoksaj serviloj "loĝas" Usone, ni devas uzi la leĝojn de tiu lando. Vi povas registri ĝin Pollande, sed ni ne povas krei projektpaĝon en la forumo ĉi tie ĝis la laŭleĝa usona jaro.

Se vi volas registri Esperante, vi povas trovi ankoraŭ multaj aliaj haveblaj verkoj per la Projekto Gutenberg. Jen la rimedoj: https://www.gutenberg.org/browse/languages/eo

Sed ni povas registri iu ajn publikhavaĵan tekston (ne nur Gutenberg), kiam oni montras, ke estas publikhavaĵa.

Ankaŭ jam estas Librivoksa projekto en Esperanto kiu bezonas registriston. Temas pri La vivo de Zamenhof. Iu jam registris 9 ĉapitrojn; restas ankoraŭ 3:
viewtopic.php?f=60&t=57184&start=60

Aŭ, vi povas registri mallongan tekston Esperante aŭ pole ĉi tie:
viewtopic.php?f=60&t=90152&hilit=multilingual

Estas polajparolantoja diskuto ĉi tie:
viewtopic.php?f=38&t=42461&p=2000653&hilit=multilingual#p2000653

Comencu vian partoprenon per fari unuminutan provon:
https://wiki.librivox.org/index.php/1-Minute_Test
https://wiki.librivox.org/index.php?title=Newbie_Guide_to_Recording
(ne haveblaj en Esperanto, sed en kelkaj aliaj lingvoj)

Bonvenon denove, kaj mi deziras, ke vi partoprenu!

Amike,
Verla
Cheers, VERLA

There's no rehab for LibriVox addicts. (Aren't you glad?)
Aphlaston
Posts: 6
Joined: January 21st, 2022, 2:49 pm
Location: Kraków

Post by Aphlaston »

Koran dankon por Via respondo. Vi vere maligis miajn dubojn!
Amike,
Aphlaston
Post Reply