Saluton!
Mi ŝatus scii ĉu estas ĉi tie aliaj homoj – se jes, kiom – kiuj interesiĝas pri laŭtlegado de tekstoj en Esperanto. La fadeno povus helpi kunorganizi nian laboron. Kundividu viajn teksto-fontojn, kiuj estas uzeblaj en Librivox. Principe, por ke la teksto estu akceptita ĉi tie, ĝi devas esti eldonita antaŭ almenaŭ 95 jaroj (en 2020 – maksimume la lastan tagon de la jaro 1924), kaj se estis eldonita ekster Usono – ankaŭ respekti la leĝosistemon de la lando (ekz por la landoj de Eŭropa Unio – la baza regulo estas, ke la aŭtoro estu mortinta antaŭ almenaŭ 70 jaroj).
Jen kelkaj bonaj fontoj de Esperanto-tekstoj:
Ĉu vi konas aliajn?
— Amike, Pŝemek.
[ESPERANTO] Diskuto pri Esperantaj tekstoj
-
- Posts: 15
- Joined: May 16th, 2019, 3:11 am
- Location: Białystok, Poland
- Contact: